
The episode discusses cultural events and literature related to Easter celebrations in 2026.
En la 1463-a E_elsendo el la 05.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la festokaza E-elsendo el Varsovio, kiu tempe kongruas kun la komenciĝinta Printempo kaj daŭrantaj Pasko-festoj, ni informas pri iuj ŝanĝoj en la kulta aktivado de la Eklezio sub la gvido de la papo Leono la 14-a. Ni informas pri la omaĝita memoro de la Ĵuroj de la reĝo Johano Kazimiro de antaŭ 370 jaroj. • En la kulturbultena kroniko ni informas pri la finkonstruado de Sagrada Familia en Barcelono en 2026 kaj kompletigata figuro de s-ta Jakobo el la preĝejo de Malbork. Ĝia kapo estis ŝtelita dum la tuj postmilitaj jaroj en 1945. • Fine Barbara Pietrzak interparolas kun Gabi Skonieczna pri la lastaj „hodleraĵoj” enirintaj la katalogon de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio. Temas pri „Reĝo Edipo” kaj „Antigono” en la traduko de Douglas B. Gregor aperinta ĉe La Laguna en 1960; „Testamente – plena originala poemaro” de Edwin de Kock, eldonita de Mondial en 2015; pri „Reĝo Maĉjo la 1-a” de Janusz Korczak, esperantigita kaj eldonita de Tomasz Chmielik en 2009. • Muzike ni kunĝuas fragmente la kanton „Printempo” el la portalo de Tubaro. Foto ĉe nia programinformo rilatas kaj al la Festaj Tagoj de Pasko kaj al la…
Host: Barbara Pietrzak
Guest: Gabi Skonieczna
Organizations: Pola Nacia Biblioteko, Sagrada Familia
Books & works: Reĝo Edipo, Antigono, Testamente – plena originala poemaro, Reĝo Maĉjo la 1-a
Places: Varsovio, Barcelono
Explore listener stats, chart rankings, contacts and more on the Pola Retradio en Esperanto podcast page.