
The episode discusses the passing of prominent Esperanto figure Probal Dasgupta and covers various news in the Esperanto community.
En la 1475-a E_elsendo el la 05.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La 1-an de junio skuis la E-komunumon informo pri la neatendita forpaso de la eminenta barata esperantisto Probal Dasgupta, la prezidanto de la E-Akademio, eksa du-oficperioda prezidanto de UEA. Ni memorigas lin adiaŭe per nia arkiva interparolo kun li el la Lahtia UK. Pri la forpasinto informis Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2026/06/01/forpasis-probal-dasgupta/ . En ĝi troviĝas aparta nekrologo de Marc van Oostendorp: https://www.liberafolio.org/2026/06/02/intelektulo-en-neintelektula-mondo/ . Apartan Gazetaran Komunikon aperigis UEA: https://uea.org/gk/1303a1 . • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri nova fakultato en la Politekniko de Opole ofertanta AI-studojn kaj pri la novaj restoracioj akirintaj Michelin-steletojn post la vizito de Michelin-inspektoroj en Pollando. • En la scienca rubriko ni parolas pri la kreskanta interesiĝo pri kursoj dediĉitaj al la mana skribado kaj sciencaj argumentoj favore al tiu malnova tradicio surpaperigi niajn pensojn kaj ideojn. • Muzike ni prezentas infanan kanton, kiun en fb memorigis Lilia Nikolova kun la aparta mesaĝo „Feliĉan estontecon al ĉiuj etuloj, kun la…
Explore listener stats, chart rankings, contacts and more on the Pola Retradio en Esperanto podcast page.