
The episode discusses cultural updates, community news, and features a literary competition.
En la 1470-a E_elsendo el la 10.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ pri ekfunkciinta Biblia Legejo en la Katolika Universitato de Lublin kaj pri la unika en Pollando muzeo de krimmedicino en Vroclavo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la sukceso de Heinz-Wilhelm Sprick, dank’ al kiu PollUnit komencis uzi Esperanton kaj pri nova maja literatura konkurso de IKUE. • Fine ni proponas Leterkestan renkontiĝon, en kiu ni citas i.a. mesaĝojn kaj reagojn de niaj aŭskultantoj je niaj elsendoj. • Muzike ni referencas al la pasinta la 7-an de majo naskiĝdatreveno de Marjorie Boulton, prezentante ŝian poeziaĵon „Via kato”, muzikigitan de AI el la profilo de Ilja. Ŝia foto kun kato el la paĝo de Brita E-Asocio ornamas nian hodiaŭan programinformon. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ…
Explore listener stats, chart rankings, contacts and more on the Pola Retradio en Esperanto podcast page.