
The episode features a literary segment on the works of Hilda Dresen, discusses current events, and highlights scientific achievements in mycology.
En la 1473-a E_elsendo el la 25.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia fina literatura segmento ni mallonge memorigas tri poemojn de fama estona poetino, tradukistino – Hilda Dresen, difinata kiel la patrino de estonaj esperantistoj. Ŝia 130-a naskiĝdatreveno pasis antaŭ du semajnoj, la 11-an de majo 2026. Ni prezentas ŝiajn tri mallongajn poemojn: Printempe, Nasturcioj, Estus sensence…. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la nomumita – por la tradukdirektoro en Eŭropa Komisiono – Marcin Stryjecki; pri polaj 100-jaruloj; pri barcelona rifuĝejo por polaj militinfanoj de la 2-a mondmilito. • En la scienca rubriko ni informas pri sukcesoj de polaj mikologoj, kun kiuj kunlaboras amatoraj fungoplukantoj kaj pri maja kunlabora renkontiĝo de la uniaj altlernejaj bibliotekistoj. • Muzike ni memorigas fragmente la faman klasikaĵon de George Gershwin en la E-versio, plenumatan de Nikolin’. La apudanta la programinformon foto el pixabay.com rilatas evidente al la unua temo de nia scienca bulteno pri laboro de mikologoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia…
Explore listener stats, chart rankings, contacts and more on the Pola Retradio en Esperanto podcast page.