
The episode features a historical conversation about the collaboration between Austrian Esperantists and the Polish Institute, along with cultural updates and community news.
En la 1478-a E_elsendo el la 20.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo historian interparolon (1992) de redaktoro Andrzej Pettyn kun konata viena esperantisto, parolisto de la vienaj E-elsendoj pri tio, kiel komenciĝis la kunlaboro de vienaj, aŭstraj esperantistoj kun la Pola Instituto en la aŭstra ĉefurbo. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 20.06 – ni informas pri novaj tradicioj registritaj en la pola Listo de la Nacia Kulturheredaĵo; pri la 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo, la institucio, kiu rolis kiel ĝermo de la unua Belarta Akademio en Pollando; pri la ekspozicio de Ewa Juszkiewicz en Madrido, reinterpretanta la tradicion de la eŭropa virina portreto. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Skolta Ĵamboreo en 2028 en Gdansko kaj ebleco, ke kontribuu al ĝi esperantistoj. Interesiĝantoj kontaktu: skoltaesperantoligo@gmail.com ĝis 30.08.26. • Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Artisto”. La akompana foto de sentitola bildo de Ewa Juszkiewicz prezentas unu el ŝiaj tolaĵoj: CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj…
Hosts: Barbara PIETRZAK, Gabriela KOSIARSKA, Milada SZWEDO, Maciej JASKOT, Krystyna GROCHOCKA, Tomasz MILLER, Saliĥ ZAKIROV, Bruce CRISP
Organizations: Pola Instituto, Skolta Esperantoligo
Books & works: Artisto
Places: Gdansko, Pollando, Viena
Explore listener stats, chart rankings, contacts and more on the Pola Retradio en Esperanto podcast page.