
The episode features an interview with Miora Raveloharison discussing women's activities in the Esperanto community and highlights various cultural events.
En la 1484-a E_elsendo el la 20.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas UEA-estraranino i.a. pri la virina agado, Miora Raveloharison. Ni interparolas kun ŝi pri la laboro de la Virina Komisiono kaj la Virina Kongreso okazonta sojle de la 111-a UK en Graz, Aŭstrio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri la akirinto de la Arĝenta Fifro dum la daŭranta en Varsovio Orgena Festivalo; pri plia centro de la japana kulturo, ĉi-foje en Kielce; pri “Solaris” de Stanisław Lem deklarita la plej brila romano de la pola literaturo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la UEA-mesaĝo lige kun Tago de Esperanto kaj pri la konferenco ligita kun ĉi tiu dato, pri kio informas la Gazetaraj Komunikoj. Tiuj tekstoj estas konsulteblaj ĉe: uea.org/gk/1312a1 kaj uea.org/gk/1314a1 . • La akompana al la programinformo foto prezentas la afiŝon ligitan kun la nunjara Virina Kongreso en Graz. Muzike akompanas nin Lulkanto de Valodymyr Soroka, kiun kantas Marina Moritz. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla…
Hosts: Barbara PIETRZAK, Gabriela KOSIARSKA, Milada SZWEDO, Maciej JASKOT, Krystyna GROCHOCKA, Tomasz MILLER, Saliĥ ZAKIROV, Bruce CRISP
Guest: Miora Raveloharison
Organizations: UEA
Books & works: Solaris
Places: Graz, Aŭstrio, Varsovio, Kielce
Explore listener stats, chart rankings, contacts and more on the Pola Retradio en Esperanto podcast page.