
Insights from recent episode analysis
Audience Interest
Podcast Focus
Publishing Consistency
Platform Reach
Insights are generated by CastFox AI using publicly available data, episode content, and proprietary models.
Total monthly reach
Estimated from 3 chart positions in 3 markets.
By chart position
- 🇪🇸ES · Personal Journals#1361K to 10K
- 🇧🇪BE · Personal Journals#120500 to 3K
- 🇳🇿NZ · Personal Journals#157500 to 3K
- Per-Episode Audience
Est. listeners per new episode within ~30 days
1K to 8K🎙 ~2x weekly·20 episodes·Last published 4d ago - Monthly Reach
Unique listeners across all episodes (30 days)
2K to 16K🇪🇸63%🇧🇪19%🇳🇿19% - Active Followers
Loyal subscribers who consistently listen
800 to 6.4K
Market Insights
Platform Distribution
Reach across major podcast platforms, updated hourly
Total Followers
—
Total Plays
—
Total Reviews
—
* Data sourced directly from platform APIs and aggregated hourly across all major podcast directories.
On the show
Recent episodes
Post la balotoj en Hungario — parto 1
May 11, 2026
53m 10s
Pri Lise Meitner
Apr 27, 2026
43m 21s
Speciala tempovojaĝo: de egaleco al la sepdekaj jaroj
Apr 13, 2026
1h 18m 20s
Pri neduumeco kaj plurlingvismo en la familio kun Markos Malke Kramer
Mar 30, 2026
1h 06m 30s
Feliĉan internacian tagon de la rajtoj de virinoj kaj homaj rajtoj!
Mar 11, 2026
56m 54s
Social Links & Contact
Official channels & resources
Official Website
Login
RSS Feed
Login
| Date | Episode | Description | Length | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 5/11/26 | ![]() Post la balotoj en Hungario — parto 1 | “La malĝoja vero estas, ke plej multe da malbono estas farata de homoj, kiuj neniam decidas esti bonaj aŭ malbonaj.” – Hannah ArendtNi povas doni nur impresojn pri kion signifas la fino de la 16-jara reĝimo de Orbán. Kiu estas Péter Magyar? Kiam li aperis sur la sceno de politiko?Kio pri la amaskomunikiloj? Kio okazis la tagon kaj nokton de la balotoj? Kio pri virinoj en la parlamento kaj pri GLAT-aj rajtoj?Ni tuŝas iom de ĉiu temo, sed komprenbele ne eblas detali priparoli la nekredeblan detruan laboron de la ĝisnuna sistemo. Stela pleje koleras pro la daŭra malamparolo.La piramido de malamparolo ĝis genocido aspektas iel tiel.Citaĵo en la Auschwitz-Birkenau Muzeo kiu avertas ĉiujn alvenante:“Memoru, tio ne komenciĝis per gasĉambroj. Ĝi komenciĝis per politikistoj dividantaj la homojn per "ni kontraŭ ili". Ĝi komenciĝis per maltoleremo kaj malamparolo, kaj kiam homoj ĉesis zorgi, ili malsentemiĝis, kaj fermis la okulojn, tio fariĝis glita deklivo al genocido.”Jen kelkaj ligiloj pri la fakto, ke ĉiu sepa hungara infano naskiĝas eksterlande en la hungara:* Szabad Pécs: https://szabadpecs.hu/2017/07/minden-hetedik-magyar-gyerek-kulfoldon-szuletik-meg/* HVG: https://hvg.hu/gazdasag/20170326_kulfoldon_szuleto_magyar_gyerekek (ĉiu sesa laŭ tiu ĉi artikolo el 2017).* 24: https://24.hu/fn/gazdasag/2019/04/10/ez-a-nemzettragedia-hatbol-egy-magyar-gyerek-kulfoldon-szuletik/ (Ĉiu sesa laŭ artikolo el 2019.)Ni daŭrigos la temon en la sekva epizodo. Ni pli detale parolos pri la nova ĉefministro Péter Magyar, kiel li fakte sukcesis venki en tiom mallonga tempo, pri la nova registaro, pri la reago de Orbán, pri inaŭguro en la Parlamento, pri la popolfesto en la stratoj, kaj pri la unuaj agoj kaj planoj de la freŝa registaro.Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 53m 10s | ||||||
| 4/27/26 | ![]() Pri Lise Meitner | “La vivo ne devas esti facila, sed ĝi ne estu senenhava.”Lise Meitner, (1878-1968), nukleofizikistino kaj radioĥemiistino, unu el la plej gravaj sciencistoj de la 20a jarcento“Mi ne kunlaboros pri la bombo.” - Per tiu klara Ne Lise Meitner esprimis sian moralan sintenon, sed ŝia scienca heredaĵo estas multe pli kompleksa kaj fascina.En la hodiaŭa epizodo ni aŭdos pri la vivo de virino kiu rompis barilojn, kiam virinoj en universitatoj ankoraŭ estis esceptoj. Ni montras la vojon de ŝia vivo en Vieno ĝis la Imperiestro-Vilhelmo-instituto en Berlino, kie ŝiaj esploroj komunaj kun Otto Hahn fariĝis historiaj.Bonan aŭskultadon!Fontoj:* https://de.wikipedia.org/wiki/Lise_Meitner* https://www.dhm.de/lemo/biografie/lise-meitner* https://www.stadtmuseum.de/artikel/lise-meitner* libro: Schöler, Leonie: Beklaute Frauen. Denkerinnen, Forscherinnen, Pionierinnen: Die unsichtbaren Heldinnen der Geschichte, Penguin Verlag, 2024La epizodon pri Rosalind Franklin, alia grava sciencistino, kiun ni mencias, vi trovas ĉi tie.Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 43m 21s | ||||||
| 4/13/26 | ![]() Speciala tempovojaĝo: de egaleco al la sepdekaj jaroj | “Vi serĉis floron kaj trovis frukton.Vi serĉis akvofonton kaj trovis maron.Vi serĉis virinon kaj trovis animon — vi estas seniluziigita.”el poemo de Edith Södergran, 1892-1923, finn-sveda verkistino el Karelio, kiu parolis jam frue multajn lingvojn - germanan, francan, rusan, anglan, svedanNia hodiaŭa gasto havas tre specialan lokon en la koro de la RT-teamo! Nia gasto estas longtempa amikino de ni ambaŭ. Unu bonŝanculo estis surloke dum la babilado, ĉar Carolin loĝas samurbe kun Charlotte en Germanio.Se vi estis aktiva partoprenanto de la Telegramo-grupo Feminismo kaj Egaleco, tiam vi povis engaĝiĝi en diskutoj kun ŝi kadre de la temo. Ŝi ankaŭ estis prezidanto de TEJO inter 2020 kaj 2021. Kaj nuntempe ŝi havas grandan familion kun kvar infanoj.Originale svedo, Charlotte planis pasigi nur unu jaron en Hamburgo por studi, sed preskaŭ dudek jarojn poste restas daŭre en Germanio, lando kie parte troviĝas ŝiaj radikoj.Aŭskultu epizodon pri kulturaj kaj praktikaj diferencoj inter Svedio kaj Germanio, kaj pri la defioj en la ĉiutageco de mojosa patrino kun nekredebla pacienco.Charlotte menciis plurajn asociojn por kiu ŝi aktivas:* LUA pri nepagata laboro. * La sveda asocio en la urbo.* La ĵurnalo de enmigrintoj en Svedio.Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalateneroLa grupo, kiu estis menciita komence de la epizodo estas Feminismo kaj egaleco. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 18m 20s | ||||||
| 3/30/26 | ![]() Pri neduumeco kaj plurlingvismo en la familio kun Markos Malke Kramer | “En mondo kiu ofte estas aŭ/aŭ, estas vere grave memori ke ankaŭ eblas ambaŭ, nek/nek kaj ĉio.” — Sally Goldner (diverseca aktivisto)Hodiaŭ nia gasto ĉe Radikala Tenero estas Markos Malke. Ri havas kvar idojn de kelkmonata ĝis 16 jaraĝa. Ri rakontas al ni pri la longa vojo malkovri sian identecon kaj kiajn paŝojn ri faris en sia vivo por senti sin agordita ankaŭ ekstere kiel ri sentas sin ene.Ni parolas pri genraj roloj, elŝrankiĝo, diversaj reagoj de la familio, amikoj kaj kolegoj.Ri ankaŭ venas de familio kie paroli kaj eduki kun pluraj lingvoj estas la normo. Ri rakontos pri diversaj landoj, translokiĝoj kun diversaĝaj infanoj, edukado en persone elpensita kalendara plurlingva sistemo. “Kreski kun pluraj lingvoj kaj teni ilin vivaj - ĉu tio eblas? - Jes, tio eblas!” - Rosemary Tracy, *1949, lingvistino kun la ĉeftemo plurlingvismoRi ankaŭ kunverkis la Terminaron pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo. Vi trovas ĝin ĉi tie. Ankaŭ ri membras en la Akademio de Esperanto. Ni babiladas ankaŭ pri kreado de neŭtralaj versioj de lingvoj kiuj nature enhavas multe da genroj kiel la germana kaj la hispana. Kaj iom ankaŭ pri ria nova planlingvo: Dunianto.Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 06m 30s | ||||||
| 3/11/26 | ![]() Feliĉan internacian tagon de la rajtoj de virinoj kaj homaj rajtoj! | “Kiam la viroj silentas, estas nia devo, levi niajn voĉojn nome de niaj idealoj.” — Clara ZetkinJen nia epizodo pri la historio de la tago, kiam tutmonde oni festas la “tagon de virinoj” la 8-an de marto. Kaj ne, ni ne volas simple florojn, ni volas rajtojn! Ekkonu la historion de la tago, kial kaj kiam komencis batali virinoj por siaj rajtoj, kiel ili organiziĝis internacie. Ni parolas ankaŭ pri niaj landoj. Do vi povos aŭdi pri la diferenco inter la du Germanioj post la dua mondmilito kaj pri la tago en Hungario el historia perspektivo ĝis ni alvenas al la nuntempo.Kio kolerigas nin nun? :)Ĉu vi protestis dum la tago? Ĉu vi festas ĝin? Kion vi pensas pri la tago? Ĉu ankoraŭ ĝi estas bezonata? Kiajn rajtojn vi volas kiujn vi ankoraŭ ne havas?“Kiel virino mi ne havas landon. Kiel virino mi ne volas landon. Kiel virino mia lando estas la tuta mondo.” — Virginia WoolfNiaj fontoj: https://www.internationalwomensday.com/Activity/15586/The-history-of-IWD (angla)https://www.internationalwomensday.org/history-of-international-womens-day/ (angla)Pri la hungara movado en la sindikatoj: https://www.munkaugyiszemle.hu/nonap-tortenete-es-helye-szakszervezeti-mozgalomban (hungara)Pri la germana historio: https://www.ddr-geschichte.de/GESELLSCHAFT/Feiertage/Frauentag/frauentag.html (germana) kaj dankon al Conny pro la rakontoj pri GDR!Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 56m 54s | ||||||
| 2/9/26 | ![]() La arto de observado kaj Jane Goodall | “Vi ne povas vivi eĉ unu tagon sen influi la mondon ĉirkaŭ vi. Kion vi faras, ŝanĝas la mondon, kaj vi zorge decidu kian ŝanĝon vi volas por la mondo.” — Jane GoodallLa mojosa virino kiu ŝanĝis la difinon de homaro forpasis la 1-an de oktobro 2025. Ni tuj sciis, ke ni eventuale registros epizodon pri ŝi. Legante librojn, rerigardante filmojn kaj intervjuojn kun ŝi, restante kun niaj pensoj pri ŝia laboro kaj mondskala influo donas al ni forton kaj esperon en mallumaj tempoj.Aŭskultu pri ŝia infaneco en Britio, pri ŝiaj esploroj kun ĉimpanzoj en Gombe, Tanzanio, kaj kiel ŝi konfrontis la eminentajn profesorojn kun absolute revoluciaj esplormetodoj - kaj rezultoj!Ankaŭ gepatroj povas lerni multe pri ŝiaj edukmetodoj, kiujn ŝi kopiis de ĉimpanzaj patrinoj. Ĉiu foto aperas laŭ la publika permesilo.La intervjuo pri kiu Stela parolis en la epizodo “Famaj lastaj vortoj” troviĝas en Netflix: https://www.netflix.com/title/82053197Informoj estas prenitaj de National Geographic kaj The Jane Goodall Institute, kaj de ŝiaj libroj:La libroj pri Jane Goodall estas The Book of Hope (Jane Goodall kaj Doug Abrams) kaj My life with the Chimpanzees (Jane Goodall). Ni rekomendas aŭskulti ilin kiel sonlibrojn, ĉar ŝi mem legas ilin, kaj ŝi havas tre imponan manieron paroli.Nian aŭskultan grupon en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 55m 45s | ||||||
| 1/26/26 | ![]() Memore al Matthias (1987-2018) kun Ite Tytgat | Averto pri la epizodo: en tiu ĉi epizodo ni profunde parolas pri suicido. Se vi ne sentas vin preta por tiu ĉi temo, tiam volonte aŭskultu alian epizodon. Ne hezitu serĉi helpon, se vi bezonas.“Kiam edzo mortas, la edzino estas nomita vidvino. Kiam gepatroj mortas, la infano estas nomita orfo. Sed kiam infano mortas… Ne ekzistas vorto por tio. Ĉar la doloro estas preter ĉio kion vortoj povas enhavi.” — el la Netflix serio When life gives you tangerinesNia gasto hodiaŭ estas Ite Tytgat. Ŝi loĝas en Antverpeno, ŝi estas biologiistino kaj patrino el belga Esperanto-dinastio, kiu antaŭ sep jaroj perdis unu de siaj infanoj, Matthias. Li aĝis 31, kiam li finis sian vivon.Tiu ĉi estas profunda interparolado pri mojosa juna viro, kaj pri la evento dum kiu la mondo por Ite haltis. Ni parolis pri la diversaj manieroj funebri en la familio, pri la tortura demando kial, pri reagoj de aliuloj, pri helpo de komunumo, pri la evoluo de ŝia funebro, kaj pri la daŭrigado de vivo kiu neniam estos kiel antaŭe.Ni elkore dankas la babiladon al Ite kaj ni gardas la memoron de eksterordinara Matthias por ĉiam.Bedaŭrinde niaj registraj kondiĉoj ne estis perfektaj, kaj vi verŝajne kelkfoje spertos tion dum la aŭskultado. Ni pardonpetas pro tio kaj dankas vian komprenemon.Nian aŭskultan grupon en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 16m 04s | ||||||
| 1/12/26 | ![]() Trankvile graveda en Finnlando | “Naskante niajn bebojn, ni eble trovos, ke ni naskas novajn eblecojn en ni mem.” – Myla kaj Jon Kabat-ZinnKelkajn semajnojn antaŭ la nasko, ni babilis kun Karina pri ŝiaj spertoj kiel gravedulino en Finnlando. Ni demandis pri ŝia familio, pri la esperoj por la venonta vivfazo kiel triopa familio. Intertempe, komence de la jaro la ido de Karina naskiĝis! Panjo kaj bebo fartas bone. Gratulegojn! 🎉 Ni deziras ĉion bonan al la tuta familio!Karina konas jam multajn tre diversajn angulojn de la mondo. Naskita en Brazilo, kie ŝi kreskis estante la trankvila, legema nerdulino en laŭta kaj babilema socio, ŝi kiel juna plenkreskulo translokiĝis al Sud-Koreujo. Nun ŝi loĝas kun sia finna edzo — kiu same spertas pri diversaj anguloj de la mondo, ankaŭ lingvisto — kaj la nova ido en Finnlando. Ŝi trovis feliĉon kaj hejmon en socio eĉ pli trankvila ol ŝi eble povis imagi.Aŭskultu la epizodon kaj eksciu inter alie kiujn lingvojn (kvar!!4!!) la ido lernos!La libro kiun ni menciis en la babilado estas de Susan Cain: Quiet (Kvieta).Jen la versio el la jaro 2025 de la beboskatolo, kiun ĉiuj ontaj gepatroj en Finnlando povas senpage mendi.Jen la retpaĝo de la Esperanto-renkontiĝo FARE pri kio ni parolas mallonge dum la epizodo.Aliĝu al la grupo de niaj aŭskultantoj en Telegramo! https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 12m 10s | ||||||
| 12/29/25 | ![]() Vi estos feliĉa finfine! Babilado kun Jorge Rafael Nogueras | Feliĉan novan jaron de Radikala Tenero per nia lasta kaj plej longa epizodo de 2025! Elkoran dankon, ke vi subtenas kaj aŭskultas nian podkaston kiu debutis en majo ĉi jare. “Ne pensu, ke ĉar mi parolas kun akĉento, mi pensas kun akĉento” — el la filmo Promeno en la nubojLi estas membro de la brila teamo de Usone Persone, programisto, verkisto, kaj paĉjo de ĝemeloj! Ni eĉ kun-akuŝis bebon kiu estas tre bela! Li permesis al mi redakti liajn novelojn en Centvorte.Sur la kovrilo de la libro aperas vortoj de Stela: Se vi atente legos, vi ankaŭ ekkonos la verkiston, Rafa. Ĉar malantaŭ la senkompataj murdoj vi trovos patron, kiu amegas siajn infanoj; fidelan amikon; bonkoran idealiston, kiu ĝoje ludas per la lingvo, kaj majstre elpensas la plej diversajn suspensojn!La novelaro de Rafa Centvorte, la plej bona libro de la jaro 2025!Stela kun Rafa kaj la du aliaj Usone Persone-knaboj dum la DuLanda Kongreso 2025 en Toronto, Kanado!La kanto menciita en la babilado estas: El gran varón de Willie Colón.La filmo menciita estas: The Birdcage.La Kinsey-skalo mezuras seksorientiĝon de persono. La cifero 6 estas plena samseksemo.La libron Centvorte de Rafa vi povas aĉeti ĉi tie: https://www.amazon.com/Centvorte-cent-vortaj-mikronoveloj-Originala-Esperanto-literaturo/dp/1595695079/Mondial taŭgas por homoj kiuj volas bitan version: https://mondialbooks.square.site/Aliĝu al la grupo de niaj aŭskultantoj en Telegramo! https://t.me/radikalateneroNi esperas renkonti vin, niajn aŭskultantojn en diversaj Esperanto-renkontiĝoj ankaŭ sekvontjare! Sanon, pacon, teneron, feminismon kaj egalecon en 2026! This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 33m 11s | ||||||
| 12/15/25 | ![]() Jarfinaj festotagoj kun Carolin & Stela | Jen via ĉiujara memorigo, ke 95% de tiu “feria(kristnaska) magio” estas fakte nur la nevidebla kaj fizika laboro de virinoj - fonto nekonataEn tiu ĉi epizodo ni babiladas pri niaj jarfinaj tradicioj:* Kio estas la diferenco inter festotagoj kiam vi estis infano kaj nun?* Kiuj tradicioj gravas al vi kiujn vi daŭrigas ankaŭ plenkreske?* Kiel ne freneziĝi en la kaoso de taskoj?* Ĉu vi havas ritualojn rilate al la jarŝanĝo?Se vi emas rigardi kaj plenigi JarKompason por repensi pri via jaro, tiam jen la ligilo! Vi povas plenigi ĝin ankaŭ en Esperanto: https://yearcompass.com/eo/#downloadTipaj hungaraj manĝaĵoj dum la festotagoj: stufita brasika plado kaj zserbó-buletoj en la fotoj.NR menciita en la epizodo estas Novjara Renkontiĝo, kiu okazas en Germanio dum silvestro. Ĝi estas renkontiĝo ĉefe por familioj.Aliĝu al nia aŭskulta grupo en Telegramo ĉi tie. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 57m 47s | ||||||
Want analysis for the episodes below?Free for Pro Submit a request, we'll have your selected episodes analyzed within an hour. Free, at no cost to you, for Pro users. | |||||||||
| 12/1/25 | ![]() La vivo de onklino. Intervjuo kun Stela | “Sekvu vian envion, ĝi montras al vi kion vi volas.” — Lori Gottlieb (usona aŭtorino kaj psikoterapiistino, naskita en 1966, verkis la libron Eble vi devus paroli kun iu)La babilado estas pri homoj kiuj ne havas infanojn, kaj Stela estas unu el ili. Kial homoj ne havas infanojn, aŭ ne havas pli ol unu?Kio okazis post la divorco? Kiel ŝi ŝatas aŭ ne la infanojn de siaj amikoj? Rigardu la fotojn, eble vi ricevos ideon. ☺️Dankon al Carolin pro la bonegaj demandoj kaj tenera babilado!La artikolo pri la pugo de Stela: La artikolo el kiu ni citas de Kim: https://www.theguardian.com/culture/2015/sep/14/kim-cattrall-bbc-womans-hour-takeover-childless-motherhood.“Mi ne estas gepatro laŭ biologia senco, sed mi estas gepatro. Mi mentoras junajn geaktorojn, mi havas genevojn kun kiuj mi havas tre proksiman rilaton. Nun ekzistas maniero iĝi patrino, kiu ne inkludas vian nomon en la naskatestilo. Vi povas esprimi tiun patrinan econ, tre klare, tre forte. Estas tre kontentige.” — Kim Cattrall (kanad-brita aktorino (naskita en 1956) fama ĉefe pro ŝia rolo Samantha Jones en la serio Sekso kaj Novjorko kiu estis produktita kaj elsendita dum la jarmilŝanĝo pri sendependaj virinoj)Dum la epizodo Carolin parolas pri Martyna Linartas, kiu estas germana politiksciencistino kaj aŭtorino, kaj ŝi ĉefe okupiĝas pri la ege maljusta disdono de riĉeco. Ŝi proponas la jenan eksperimenton. Imagu normalan paperon, 30cm longan, kaj imagu ke ĉiu centimetro egalas al 50.000 eŭroj. Kie vi kun via riĉeco troviĝas sur la papero? Plej verŝajne ĉiuj kiuj legas ĉi tion troviĝas sur la papero, eĉ pli verŝajne en la suba duono. Tute supre oni havas 1,5 milionojn. La plej riĉaj familioj de Germanio troviĝas tie kie flugas aviadiloj, pli ol 10 km super nia papero.Jen germanlingva afiŝo pri la okazaĵo kiun Carolin ĉeestis:Se vi deziras reaŭskulti la epizodon kun Claire, kiu ankaŭ parolis pri pli egalecema mondo laŭ mono, tiam trovu la epizodon ĉi tie:Aliĝu al nia aŭskulta grupo en Telegramo ĉi tie. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 14m 41s | ||||||
| 11/17/25 | ![]() Povus esti simple... ...sed estas ne. Intervjuo kun Carolin | “Nur ĉar ni havas pli da rajtoj ol niaj avinoj, tio ne signifas, ke ni batalos malpli por niaj filinoj.” – Farida D.Kaj jen, post eta paŭzo en oktobro ni revenas je la internacia tago de frunaskitoj! Ĉi foje ni enkondukas la novan temon de la serio per babilado inter ni du: Stela demandas Carolin pri ties familio.Enhava averto: Ni parolas inter alie pri morto. Se vi ne sentas vin sufiĉe stabila, bonvolu ne aŭskulti la epizodon nun, aŭ aŭskultu ĝin kun subtenema persono.Povus esti simple…2007: enamiĝo2009: geedziĝo2010: aĉeto de familia loĝejo kaj gravediĝo.…sed estas ne.Anstataŭ naskiĝi aprile 2011, la unua filo de Carolin kaj Robert mortis fine de 2010 en ŝia ventro. Kiel la paro traktis la perdon, kaj kio krome okazis, vi povas aŭskulti en la plej nova epizodo de Radikala Tenero.Aliĝu al nia aŭskulta grupo en Telegramo ĉi tie.La intervjuo kun Carolin pri Esperanto en la familio aŭskulteblas ĉi tie.Nia epizodo kun Claire, kiu estas menciita dum la babilado, estas ĉi tie. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 25m 31s | ||||||
| 9/22/25 | ![]() Nekutimaj vojoj kun Mara Rockliff | “Kiam ajn vi komencas senti vin superŝutita pri la efiko de la homaro sur homojn, bestojn kaj la planedon, kiam ajn vi vidas la terurajn, memkontentajn vizaĝojn de faŝismaj gvidantoj, kiam ajn vi pensas, ke vi ne povas forlasi la domon ĉar la mondo estas tro malfacila loko, mi volas, ke vi pensu pri la arto, la spektakloj, la muziko, la libroj kaj la filmoj, kiuj igis vin voli vivi. Pensu pri kiel tiuj artistoj, kiel vi, verŝajne sentis sin iam superŝutitaj pri la tempo en kiu ili vivis, sed ili tamen kreis siajn aferojn. Viaj estontaj spektantaroj bezonas vian verkon kaj vi devas krei ĝin…” — Beth Pickens, aktivisto, artisto, advokato por kaj de artistoj intervjuita de Wendy MacNaughton.Kiel paroli pri nuntempa Usono? Tiu estas la defio kiun ni starigis al ni en la lasta epizodo de la unua serio de RT. Unu perspektivo venas al vi de Masaĉuseco.Mara Rockliff estas aŭtoro de viglaj historiaj libroj por infanoj. Ŝi tre ŝatas esplori kaj gajnis plurajn premiojn por ŝiaj libroj: inter alie Premiojn Cook kaj Orbis Pictus. En la mondo de Esperantujo plej verŝajne vi jam aŭdis pri la infanlibro, kiun ŝi verkis pri la vivo de Zamĉjo! Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero – sed ĉu ŝi lernis Espernaton unue aŭ nur post verki la libron?Vi povas aĉeti la libron ĉe la eldonejo de EAB: https://esperanto.org.uk/store/product/382-doktoro-esperanto-kaj-la-lingvo-de-espero/.Jen la retejo de Mara en la angla: https://mararockliff.com/meJen la du citaĵoj, kiujn ni ricevis kiel donaco de Mara:"La plej facila maniero malatenti virinon estas prezenti ŝin kiel megera" — Michelle Obama“Mi serĉas manieron resanigi min kaj mi trovis ke la plej bona maniero estas bonkoreco.” — Lady GagaKoran dankon al ŝi — ne nur pro la citaĵoj —, kaj al vi por la aŭskultado!Tiu ĉi estis nia deka epizodo, do tempo alvenas por iom paŭzi en oktobro, niaj epizodoj revenos la 17-an de novembro.Aliĝu al la grupo de niaj aŭskultantoj en Telegramo! https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 57m 41s | ||||||
| 9/8/25 | ![]() Rosalind Franklin (kaj kial ŝi ne gajnis la Nobel-premion) | “Scienco kaj ĉiutageco ne povas esti - kaj ne estu - disigataj.” — Rosalind Franklin (1920-1958)Lernu en tiu ĉi epizodo pri virino, kies esploroj estis tre gravaj por la malkovro de la DNA-strukturo dum la 1950aj jaroj, sed kies esto, apero kaj laboremo estis multege prijuĝitaj kaj ridindigitaj de viraj kolegoj. Ŝiajn esplorrezultojn grupo de viroj ŝtelis por poste mem fanfaroni per la “malkovro de la sekreto de la vivo” - sen mencii ŝian laboron.Aŭskultu la epizodon en kiu Carolin rakontas al vi pri unu el la plej famaj ekzemploj de la Matilda-efiko. Jardekojn post ŝia morto ni lernu pri Franklin kaj finfine agnosku ŝian esplorlaboron tiel reverkante la historion kiu tiom maljuste traktis ŝin.La Matilda-efiko estas biaso kontraŭ agnosko de la atingoj de virinaj sciencistoj kaj inventistinoj, kies laboro sekve estas atribuita al iliaj viraj kolegoj. Ĉi tiu fenomeno estis unue priskribita de la sufrageto kaj aboliciisto Matilda Joslyn Gage (1826–1898) en ŝia eseo, "Virino kiel inventisto" (1870). La termino Matilda-efiko estis kreita en 1993 de scienchistoriistino Margaret W. Rossiter.Pli simple dirite: okazis plurfoje en historio, ke oni ŝtelis la esplorlaboron, sciencan malkovron, inventaĵon de virinoj kaj poste tiuj atingoj estis konataj al la mondo pro viroj.Fontoj:* https://de.wikipedia.org/wiki/Rosalind_Franklin* https://de.wikipedia.org/wiki/Foto_51* https://profiles.nlm.nih.gov/spotlight/kr/feature/biographical* https://scilogs.spektrum.de/detritus/das-wichtigste-foto-fuer-die-biologie/* https://www.deutschlandfunk.de/die-biochemikerin-rosalind-franklin-wegweisend-fuer-die-100.html* libro: Schöler, Leonie: Beklaute Frauen. Denkerinnen, Forscherinnen, Pionierinnen: Die unsichtbaren Heldinnen der Geschichte, Penguin Verlag, 2024* libro: Curie, Eve: Madame Curie, Gondolat Könyvkiadó, 1962 This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 01m 27s | ||||||
| 8/25/25 | ![]() La Vera epizodo | “Mi faras nenion, mi simple ekzistas. Sed per tio mi evidente atakas la konvinkojn de viroj.” — Felicia Ewert, politiksciencistino kaj aŭtorino, *1986Prepariĝu por amuza, intensa kaj kortuŝa vivrakonto, kiun vi povas aŭskulti ĉi tie ĉe Radikala Tenero.Lernu pri kiel estis por Vera esti transa antaŭ kaj post ŝia elŝrankiĝo, kiel reagis familianoj al ĝi, kaj kiel ŝi fartas nun.Aŭskultu pri ŝiaj ĝojoj, problemoj kaj planoj, kaj ankaŭ kial por transuloj preskaŭ ne eblas ne aktivi por la socio. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 05m 49s | ||||||
| 8/11/25 | ![]() Post la fiermarŝoj | "Neniam dubu, ke malgranda grupo de pensemaj, engaĝitaj civitanoj povas ŝanĝi la mondon; efektive, tio estas la unusola afero, kiu iam ajn sukcesis fari tion." — Margaret MeadEn nia epizodo Stela rakontas pri la fiermarŝo en Budapeŝto, kiu okazis fine de junio. Kiel ĝi estis? Kion faris la polico? Kia estis la internacia subteno kaj raportado pri ĝi?Poste Carolin transprenas per okazaĵoj el Germanio. Pri nuligitaj eventoj, ŝanĝoj kaj reagoj al politikaj decidoj.Ambaŭ fiermarŝoj en Berlino kaj Budapeŝto atingis novan rekordon pri partopreno, do tio donas esperon pri la estonto.Kaj jen la promesitaj fotoj:Foto pri la ponto Elizabeta kun miloj kaj miloj da fiermarŝantoj en Budapeŝto en itala ĵurnalo Elle.Foto pri la grandega fierflago antaŭ Reichstag en la retejo de Der Spiegel.Se vi volas aliĝi al nia Telegramo-grupo de aŭskultantoj, klaku ĉi tien: t.me/radikalateneroDankon pro via aŭskultado! This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 58m 41s | ||||||
| 7/28/25 | ![]() rulante kaj movante | "Feminismo ne temas pri pli fortigi virinojn, virinoj jam estas fortaj, sed ĝi temas pri ŝanĝi la manieron kiel la mondo perceptas tiun forton." — G.D. AndersonŜi doktoriĝis pri astrofiziko, estas instruisto pri programado ĉe la universitato de Lillo, Francio, eĉ pli grave instruisto pri memdefendado, aktiva membro de laborista sindikato kaj konkursis en la rulsketa derbio grupo de Lomme kaj daŭrigos en la klubo de Antverpeno ekde septembro.Ŝi ankaŭ estas kunorganizanto de la plej mojosa feminisma semajnfino, FARE.Ni babiladas pri fortaj virinoj kun la virino kiu instruis al ni kiel esti forta.“Ŝajnas, ke plej multaj trovas rulsketado-konkursojn en transiraj periodoj... Ni detruas niajn korpojn por savi niajn animojn, kaj pro iu kialo tio estas tute logike.” — Bonnie D. StroirLa filmo menciita kun Eliott Page estas: Whip it.FARE okazos en Lingen ĉi oktobre: se la renkontiĝo interesas vin, tiam demandu pri ĝi en Telegramo. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 46m 27s | ||||||
| 7/14/25 | ![]() Naŭ manieroj ripozi | “Ripozo ne estas lukso, sed absoluta neceso se ni volas postvivi kaj prosperi. Ripozo ne estas flanka penso, sed baza parto de esti homo.” – Tricia HerseyKion signifas vere ripozi?Nun ke la someraj ferioj atendas nin, post longa lerneja jaro, monatoj plena je laboro, kiel ni povos bone pasigi tempon ripozante?Ni uzas por nia babilado la ideojn de Dr. Saundra Dalton-Smith, kiu verkis pri la naŭ tipoj de ripozo kiujn ni bezonas. Kune ni babilados pri tiu kiuj tipoj gravas pli por ni kaj ni rakontos al vi niajn somerajn planojn.La organizo menciita estas BEMI, kiu okazigas biciklajn ekskursojn en Esperantujo: https://bemi.tejo.org/ This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 45m 19s | ||||||
| 6/30/25 | ![]() Elŝrankiĝo dum tempoj de pra-interreto | La 1990aj jaroj: KDoj anstataŭas sonbendkasedojn, la brita grupo Spice Girls famiĝas ĉirkaŭ la terglobo, kaj nur la tre bonŝancaj infanoj havas Tamagoĉi-on, etan plastan ovon kun cifereca hejmbesto. Sociaj retejoj ankoraŭ longe atendas esti inventitaj.Kaj Matt en Britio agnoskas al si mem esti allogita de kaj iĉoj kaj inoj.Aŭskultu en nia hodiaŭa epizodo kiel liaj interretaj kaj familiaj elŝrankiĝoj okazis, kaj eksciu kiajn vastajn ŝatokupojn Matt krome havas.“Mi pensas ke elekti inter inoj kaj iĉoj estas kiel elekti inter kuko kaj glaciaĵo. Oni estus stulta ne gustumi ambaŭ, dum ekzistas tiom da diversaj gustoj.” — Björk GuðmundsdóttirKorekto: La Akto pri Loka Edukado, pri kiu Matt parolas, kiu permesis al britaj instruistoj kaj aliaj oficistoj paroli nur negative pri samseksemo, estis efektigita dum 1988. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 51m 29s | ||||||
| 6/16/25 | ![]() Fuĝo el Pollando | "Ni lernu lingvojn pro tio, ke lingvo estas la unusola afero inda eĉ je malbona kapablo." — Kató Lomb, hungara poliglotoHodiaŭ alvenas nia unua intervjuo! Daŭre estas la GLAT-a fiermonato, do indas nun lanĉi babiladojn pri elŝrankiĝo ĉirkaŭ la mondo. La komencon faras Tobiasz, kiu nun loĝas en Luksemburgio.Tobiasz rakontas pri sia infaneco en Pollando, kie li sentis sin - kiel juna samseksemulo - sufiĉe izolita. En tre juna aĝo li jam okupiĝis multe pri muziko kaj lernis plurajn lingvojn, inter ili Esperanton. Ties lingva komunumo ĉefe ĉe junularaj renkontiĝoj bonvenigis lin akcepteme, tiel ke li kolektis memfidon kaj unuajn spertojn pri amo.Aŭskultu en la nova epizodo en kiuj landoj Tobiasz jam loĝis kaj kiel lia familio reagis al lia elŝrankiĝo. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 59m 58s | ||||||
| 6/2/25 | ![]() Fiermarŝo malpermesata en Hungario | "Ni meritas sperti amon plene, egale, sen honto, kaj sen kompromiso." Elliot PageEn la hodiaŭa epizodo ni babilados pri la okazaĵoj en Hungario kiu montris la vojon al la malpermesado de la 30a fiermarŝo en Budapeŝto.La frapfrazo de tiu ĉi jaro estas: “Ni estas hejme”. Momente aspektas tiel, ke la fiermarŝo okazos, granda internacia subteno sentiĝas, la organizantoj ne nuligis ĝin. Sed kio okazos surloke? Ĉu la policanoj vere identigos kaj monpunos ĉiujn partoprenantojn? Kaj kiel oni entute sukcesis alveni ĝis la ideo de malpermeso?Ni ricevis helpon pri la historio de kontraŭ-GLAT-aj politikaj decidoj kaj okazaĵoj por tiu ĉi epizodo pri la listo de okazintaĵoj en Hungario de GLAT-a ĵurnalisto Ádám András Kanicsár. Grandan dankon al li!Kelkaj aferoj menciitaj en la epizodo, artikoloj:Informoj pri la 30a fiermarŝo kaj la diversaj programeroj en junio en la oficiala retejo. (angla)La infanlibro nomiĝas: La lando de fabeloj apertenas al ĉiu. Retpaĝo de la libro troviĝas ĉi tie. (hungara)La lesba asocio menciita nomiĝas Labrisz. Jen la retejo. (hungara)Dorottya Rédai, kunordiganto de la infanlibro projekto en la gazeto TIME. (angla)Dóra Dúró disŝiras publike la infanlibron: artikolo kun video en ĝi pri la oficiala prezento de la kialo antaŭ disŝiri ĝin. (artikolo en la hungara, la filmo kun subtekstoj)Intervjuo (kun subtekstoj) kun la redaktoro de la libroj kaj du el la verkistoj de la libro: FIDESZ-politikisto forkuras de geja amorfesto kaj ĝis konsekvencoj. Artikolo en la angla. Fiermarŝoj ĉirkaŭ la mondo: ĉu eble okazas io proksime al vi?Ni dankas vian subtenon kaj bonan aŭskultadon al vi! This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 1h 04m 24s | ||||||
| 5/19/25 | ![]() Bonvenon al Radikala tenero! | En tiu ĉi enkonduka epizodo ni bonvenigas vin kaj kiel vi povos aŭdi: ni ankoraŭ aranĝas ĉion. Ni ambaŭ iom nervozas komenci babiladi antaŭ mikrofonoj. Sed estas kiel estas. Ni estas bonaj amikoj. Ni subtenas unu la alian kaj la celo klaras. Ni estas ĉi tie por inviti tenerajn babiladojn inter homoj pri la ĉiutaga vivo en la mondo.Por la sinprezenta babilado ni uzis la adaptitan bildon laŭ la laboro de Sylvia Duckworth. Ĝi estas bona komenco por ekkompreni nian nuntempan lokon en socio. Perfekta diskuttemo kaj plena je pripensindaĵoj. Vi povos ekkoni nin laŭ niaj reagoj al la rado de povo. Ni komencas la babiladon ĉe la kategorio aĝo kaj ni priparolas la temojn ĝis la lasta GLAT-peco de la povo-pico.Tiu ĉi estas unu versio de bildigi povon en la mondo. Ni invitas vin esplori la bildon, pensi pri viaj privilegioj kaj defioj. Se vi emas trovu aŭ mem kreu aliajn versiojn de tiu ĉi bildo. Ĝi certe ne estas kompleta. Kion vi aldonus al ĝi?Carolin mencias partion en la babilado. Ĝi estas AfD: Alternativo por Germanio — ekstremdekstra partio en Germanio.Ni esperas, ke interesos vin subaŭskulti intimajn interŝanĝojn pri kelkfoje tabuaj, ne vaste pridiskutitaj temoj en la mondo. Ni ankaŭ esperas, ke vi aliĝos al la abonantoj de la epizodoj kaj deziras al vi bonan aŭskultadon! This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com | 58m 40s | ||||||
Showing 22 of 22
Sponsor Intelligence
Sign in to see which brands sponsor this podcast, their ad offers, and promo codes.
Chart Positions
3 placements across 3 markets.
Chart Positions
3 placements across 3 markets.






















